http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=127297
Transaltaltika Forumo
11.03.2010
Ĵaŭde
en la Varsovia Universitato daŭras
la dua eldono de la Transaltaltika Forumo. En ĝia daŭro ekspertoj,
politikistoj, ĵurnalistoj kaj ankaŭ reprezentantoj de merkatistoj
klopodas respondi la ensencajn demandojn: kian NATO-n bezonas Pollando,
ĉu nia lando efike ulitigas sian engaĝiĝon en Afganlando, kiel formiĝos
nia sekureco en la 21-a jarcento kaj kiel devus aspekti la
rilatoj: NATO-EU-Rusujo. Grava punkto de la debatoj estas prezento de
la pola versio de „Nova Strategia Koncepto
de NATO” prilaborita de polaj ekspertoj. Ĝi estos transdonita morgaŭ
al la ĝenerala sekretario de NATO Andreas Fogh Rasmussen, kiu gastos
en Pollando.