http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=127613

Trarigardo de la E-Gazetaro

16.03.2010
Ne ĉiuj estas entuziasmaj legantoj de la E-gazetoj rete, sed tio ne signifas,  ke ni subtaksas la laboron de redaktantoj, kiuj kun granda zorgo pretigas siajn revuojn. Kelkaj el ili ne forgesas pri ni  informante pri la aperantaj retaj numeroj. Delonge ne atingas nin la papera, kaj prefere modesta „Venezuela Stelo”. Male estas, se temas pri ĝia reta versio, kaj la lasta numero el la 2-a semestro 2009. Eĥas en ĝi multaj raportoj pri pasintjaraj E-aranĝoj, inter kiuj estas kaj la bjalistoka UK, kaj la eŭropaj jarfinaj kaj jarŝanĝaj E-eventoj. Mian atenton kaptis aparte tiuj kontribuoj, kiuj aperis omaĝe al la figuro de la tragike mortinta prezidanto de Venezuela E-Asocio Jorge Mosonyi. Persono – kiel ni informiĝas -  ne sole meritiĝinta por la loka E-movado, sed ankaŭ por  pluraj venezuelaj kulturaj organizoj kaj por la indiĝena movado.   Oni rememoras do lin kiel aŭtoron de multaj artikoloj kaj libroj pri lingvistiko, antrolopogio, indiĝenaj lingvoj kaj pri la esperanta lingvo. Kiel konsilanton kaj luktanton por la interkultura edukado kaj la indiĝena movado, antaŭeniriginta elekteblan kurson de Esperanto en la Centra Universitato. Oni rememoras lin,  kiel  membron de Venezuela Esperanto-Asocio, ĝian multfojan prezidanton kaj unu el refondintoj de la asocio en la 70-aj jaroj. Lia figuro kaj atingaĵoj, same kiel tiuj de  Esteban Mosonyi estis omaĝitaj dum la oktobra Forumo de la 100-tagoj, organizita de la venezuela Centro de la Kultura Diverseco, kun partopreno de multaj landaj ekspertoj kaj respondeculoj.  Oni reliefigis la elstarajn kontribuojn de la omaĝatoj por rekono de la indiĝenaj rajtoj en La Lernejo de Antropologio kaj Sociologio, ne laste akcentante iliajn kontribuojn pri la interkultura edukado al la venezuela edukssistemo.
Ankoraŭ la novembra Internacia Foiro de Venezuela Libro estis la okazo omaĝi la memoron de la forpasinta prezidanto kaj samtempe lanĉi la hispanan-esperantan dokumentaron „Eta Selektaĵo de Verkoj de Simón Bolivar”, kiu – kiel ni legas - estas la lastatempa kontribuo de la organizita E-movado en Venezuelo por disvastigi valorojn kaj konojn  pri nia lando al mondo”.  
Tion ni legas en la reta „Venezuela Stelo”. Alia rete veninta periodaĵo estas la 8-a numero de „Mirmekobo”. La redaktoro komence memorigas en ĝi  la historion de la tn. prakalendarkomputilo el ĉ. 89-a jaro antaŭ Kristo. Temas pri komplilaĵo de informoj kaj esploroj faritaj pri tiu objekto en la lastaj jaroj kun atentigo  i.a. pri detala artikolo el decembro 2009. La alia kontribuo kun historia emfazo estas traduko el la serba pri la supozo, ke  la unua edikto pri toleremo rilate kristanismon  estis proklamita du jarojn antaŭ ol aperis la konta dokumento de imperiestro Konstantino. Ne mankas literaturaĵoj – originalaj noveloj kaj poeziaĵo, ne mankas cerbumigaj enigmoj. Eble la plej interesa estas la artikolo de Petro de Belo, kiu referencas al la ideoj de Edward de Bono, lanĉinto de kelkaj ideoj pri pli efika diskutado dum kunvenoj, la tn.  ideoj de 6 ĉapeloj. Rekomendinda antaŭlegaĵo por ĉiuj esperantistoj, kiuj partoprenante diversspecajn kunvenojn per siaj kontribuoj malŝparas la kunvenotempon.
La reta „Mirmekobo” el Aŭstralio malhavas primovadajn informojn. Principe ilin malhavas ankaŭ „Monato”, monata revuo en E-o,  al kiu pri politikaj, ekonomiaj, klerigaj kaj kulturaj temoj kontribuas diversladaj esperantistoj. En la marta numero aparte elstaras la kontribuoj de la ĉefredaktoro Stefan Maul. Verdire liaj rezonadoj en „El mia vidpunkto” pri du mondaj konferencoj, kiuj - okazintaj kun bruo kaj atento de la monda publiko - alportis neniun antaŭenpuŝan solvon,  similas al komentoj de verŝajne ĉiuj amaskomunikiloj. Tiel estis kun la roma konferenco pri la kreskanta malsato en la mondo, tiel estis kun la kopenhaga klimata konferenco.
Per la enkonduka artikolo Stefan Maul  rilatigas sin al la unujara regado de la usona prezidento, kies elekto – kiel li memorigas  – elvokis veran Obama-manion. Laŭ Maul Obama evidentiĝis >normala< prezidento kaj se eĉ ne plenumis esperojn pri epokfaraj ŝanĝoj sub sia regado – tamen lia unujara oficado instigas la ĉefredaktoron de „Monato” deklari iom ironie: „prefere ni esperu, ke malgraŭ ĉiuj malhepoj Obama sukcesos regadi por la bono de sia popolo kaj de la mondo. La >ŝanĝo< promesita de li eble tamen venos, iam<<.
Iom alie la regadon de la usona prezidento Obama vidas ITO Isamu en la marta numero de „La Revuo Orienta” kalkulante lian pasintjaran paroladon en Prago kaj sekvintan pacan Nobel-premion al la impresaj aferoj en la 2009. Alia impresa afero estas la ŝanĝoj  en la japana parlamento, kiuj laŭ la aŭtoro aŭguras renovigon de la japana politiko. Sur la movada tereno tria impresa afero estas laŭ ITO Isamu  eldono de „Nova Zamenhofa Legolibro”.
Kompreneble en „La Revuo Orienta” plimulto de la kontribuoj estas ligitaj kun la E-kontaktoj kaj eventoj. Sur la klerigaj paĝoj – enkondukaj al la numero - Zheng Bocheng el Ĉinio rakontas pri sia unua renkontita esperantisto, kiu estis en la per-labor-reeduka agrokulturejo Ubeko, pli poste famiĝinta verkisto de popularaj romanoj. Pri japanaj verkistoj YANAGITA Kunio kaj SASAKI Kizen,  kies komuna verko estas „La legendaro de Tôno”  ni ekscias el la artikolo de IMAIZUMI Hisonari.  Temas cetere samtempe pri aktivaj esperantistoj, inter kiuj YANAGITA Kunio estis multjara estrarano de JEI, kiu deĵorante kiel komitatano de la Ligo de Nacioj kontaktis ankaŭ ĝenevajn esperantistojn. Nun oni iom esploris pri tiu temo.
Multan lokon en la marta numero de JEI-revuo okupas la nunjara kongreslando. Julián Hernández  invitas por la 95-a UK per emfaze titolita artikolo „Ne perdu la ŝancon viziti Kubon”, dum Maritza Gutiérrez en sia kontribuo „Havano kaj Esperanto: Invito al japanoj” donas historian priskribon de la kuba E-movado kaj aparte proksimigas kelkajn konkretajn ekzemplojn de japanoj instaliĝintaj sur la insulo.
Krom la ŝanco partopreni la UK-on japanaj esperantistoj povas elekti inter 8 lokaj kongresoj kaj seminarioj,  pri kio detaloj aperas sur la movadaj paĝoj. Pri la unua el ili,  la 43-a E-Seminario kun 5 klasoj en Tiba komence de majo,  detale informas la enmetita aliĝilo.
Bazajn faktojn pri la historio de la E-movado en Kubo enhavas ankaŭ la februara numero de „Nova Vojo”. En tiu ĉi dulingva revuo de EPA la esperantlingvajn kontribuojn konsistigas la 1-a parto de la biografia prelego de Etsuo Miyoshi el la oktobra kongreso en Takamatsu „De Promenigo ĝis Salti Lingvobaron”. Alia estas la raporto de KOIKE Tomoko pri la volontula laboro en la sankta monteto Honguu en Ajabe. La dorsa flanko de la revuo prezentas fotoraporteton pri la transjara E-kurskunveo en Kameoka.
La januara „La Movado” de Kansaja Ligo de E-grupoj jam kovrilpaĝe invitas por la 6-a Azia Kongreso de Esperanto en Ulanbatoro. Sed tio estas la unusola movada kontribuo tiunumere. Krom kontinue prezentata japana klasikaĵo „Rakontaro Genĝi” laŭ interpreto de Tacuo Huĝimoto ĉi-numere OSIOKA Taeko prezentas la porinfanan ludon,  por kiu sufiĉas gazetpapero kaj ioma fantazio por sekvi la intrigon. OKI Keimei en „Kajero libervola” memorigas la teruran tertemon, kiu antaŭ 15 jaroj skuis Japanion aparte plaginte la urbon Kobe,  kaŭzinte entute ĉ. 6 400 homviktimojn. Ekde la 2002-a jaro en la urbo funkcias la Muzeo de Katastrofo-Redukto  kiel elemento de mondskalaj studoj pri defendo kaj redukto de  naturaj katastrofoj.
El Azio atingis nin krome la februara numero de „La Lanterno Azia”, la organo de Korea E-Asocio. Inaŭguras la numeron la 7-a segmento de la rememoroj de BAK Giwan, kiu ĉi-foje apartan atenton donas al la figuro de s-ino Kim Uson en lia E-historio. Tiu ĉi revunumero alportas krome ampleksan raporton pri la 28-a komuna seminario inter ĉinaj, japanaj kaj koreaj gejunuloj en la ĉina Nankino. Ĝi cetere estas amplekse, sed nur japanlingve,  raportita en la menciita jam „Nova Vojo”. Kompreneble en „La Lanterno Azia” la impresoj venas laŭ la korea rigardo, pri kio skribas la gvidantino de KEJ-karavano. La menciita en la rememora skribo de Bak Giwan Kim Uson kontribuas al la februara numero per sia laŭvica traduko. Ĉi-foje temas pri novelo  „La Neĝvojo”. Tre bonvena estas la skiza noto pri la intrigo de la tuta novelo, kies 1-an parton enhavas la numero.
Ne novelojn, sed multajn interesajn informojn, ofte tradukitajn el nacilingva gazetaro entenas la januara numero de „La Kontakto”, la organo de Nederlanda Societo de Blindaj kaj Malforte Vidantaj E-istoj. Ekzemple pri blinda pentristo el Turkio, kiu „vidas” per la cerbo. Samnumere ni trovas tamen raporton kun multe pli forta emfazo, kiu rilatas al la 4-a misio de la fondaĵo „Evidente” en Rusujo,  pri kiu skribas Jacques Tuinder.
Ni konfirmas fine la ricevon de la lasta numero de „Puraj Pulmoj”, la organo de Tutmonda Asocio de Esperantistaj Nefumantoj. Sendube mankas en ĝi gravaj informoj pri la kontraŭbatalado de fumado en Pollando, sed eble venontnumere ni trovos la informojn ne tiom pri monpunoj, sed pri lokoj,  en kiuj en Pollando estas malpermesite fumi, favore al la bona sano de ni ĉiuj.