http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=127693
Lasta vizittago de princo Karol
17.03.2010
Per
renkontiĝo kun soldatoj forveturantaj misicele
al Afganlando kaj akcepto en la varsovia Reĝa Kastelo finiĝas la vizito
de la brita tronheredanto princo Karol en Pollando. Hodiaŭ
kune kun la edzino li faris viziton en la 1-a Varsovia Blendbrigado.
La gastoj konatiĝis kun la ilaro kaj persona ekipaĵaro utiligataj
de soldatoj en la operaco ISAF en Afganlando.
Ili konatiĝis kun la grupo de soldatoj pretiĝantaj por la misia
forveturo al ĉi tiu lando. La solenaĵon partoprenis familioj de
elektitaj
soldatoj.