En la
ĉefurba Palaco de la Kulturo
kaj Scienco daŭras Tagoj de Kariero. Pli ol 60 ekspoziciantoj prezentas al
abiturientoj vastan oferton de staĝoj kaj etatoj. Laŭ la koordinanta la aranĝon
Konrad Żechowski la plej grandan bezonatecon oni sentas, se temas pri diplomitoj de la ekonomiaj fakultatoj.
Tagoj de Kariero estas krome la okazo por
laborrenkontoj kadre de la
Akademio de Kapabloj, dum kiuj eblas i.a. praktike ekzerci efikan
prezentiĝon en dungointerparoloj.