Stana
Buchowska el la organizaĵo La
Strada kontraŭbatalanta homkomercadon konfirmis matene gastante en Pola Radio, ke libera pasado de
homoj en la Eŭropa Unio
faciligas tiun kontraŭleĝan agadon. Aldona faktoro kontribuanta al kresko de
homkomercado estas la laborcela migrado, kiun pli multnombre partoprenas
virinoj. Personoj sen rego de la fremda lingvo ektroviĝante en la
nova medio, en alia lando ne konate ĝin estas tutece dependaj de la
laborperantoj kaj ilia honesteco. Tial ili facile fariĝas viktimo de
homkomercado.