Filmoj el 50 landoj de la mondo estos prezentitaj dum
la nunjara festivalo Erao Novaj Horizontoj, okazonta somere en Vroclavo [la
sud-okcidenta Pollando]. Dum 11 tagoj la
filmŝatantoj spektos 480 kinobildojn, kiuj rivalos en la internacia konkurso favore
al Grand Prix kaj 20 mil
eŭroj. Nunjare aparta atento estos
dediĉita al la turka kinematografio. Dum la festivalo oni ne nur rigardos
filmojn, sed ankaŭ diskutos pri ili en la festivalaj diskut-kluboj. Okazos
ankaŭ koncertoj kaj ekspozicioj.