En loko Nowa Cerekwia [la sud-okcidenta Pollando], kie
antaŭ kelka tempo estis malkovrita la plej malnova sur la pola teritorio kelta
setlejo oni inaŭguris arkeologiajn esplorojn. Nunjare oni esploras terenon
ĉirkaŭ la setlejo. Dum la unuaj esplortagoj oni jam sukcesis elfosi unikajn
objektojn el bronzo kaj vitroelementojn. La setlejo en Nowa Cerekwia estis
grava komerca centro de keltoj, samtempe ilia plej norde situanta vilaĝo laŭe
de la sukcena itinero. Pasintjare arkeologoj malkovris tie i.a. keltajn
monerojn devenantajn el la 3-a jarcento antaŭ nia erao.