La pola
prezidento Lech Kaczyński transdonis al la rusa ŝtatgvidanto Dimitrij
Miedviedjev kondolencajn vortojn lige kun la matenaj atencoj en la moskva
metroo. En la depeŝo de Lech Kaczyński ni legas „Kondamnante kun tuta forto la agojn
de barbareco Pollando deziras transdoni al la rusa nacio esprimojn de
solidareco kaj subteno.” Rezulte de la eksplodoj pereis
almenaŭ 37 personoj, serioze vunditaj estas almenaŭ 65. Laŭ la unuaj infomoj la
atencon kaŭzis virinoj ligitaj kun terorisma organizaĵo el la Norda Kaŭkazio.