La
varsovia borso estis distingita de la Monda Organizaĵo
de la Intelekta
Propreco pro la promociado de la kreiveco en la pola
mastumado kaj kreo de la nova borsa merkato NewConnect. La premio Creativity
Award estas atribuata ekde la 2001-a
jaro pro la promociado de intelekta propreco kaj envivigado de solvoj
utiligantaj modernajn informadikajn teknologiojn. Distingataj estas agadoj, dank’
al kiuj kreiĝas unikaj produktoj kaj projektoj ligitaj kun la defioj de homaj
rajtoj kaj intelekta propreco. Monda Organizaĵo de la Intelekta Propreco
estas parto de UNO. Ĝi celas profundigi konojn pri la intelekta propreco en la
mondo kaj certigi ĉi-rilatan internacian administran kunlaboron.