La
pola ĉefministro Donald Tusk kaj la financministro Jacek Rostowski renkontiĝis
lunde kun la gastanta en Pollando administra direktoro de la Internacia Valuta
Fonduso, Dominique Strauss-Kahn. Oni interparolis pri la situacio de la monda ekonomio
en la kunteksto de la sekvoj de la lasta globskala financa krizo. La politikistoj
traktis ankaŭ la akceptitan pasintsemajne helpoprogramon por Greklando, en kiu
partoprenos Internacia Valuta Fonduso
kaj la landoj de la eŭrosfero. Inter levitaj temoj troviĝis ankaŭ la elasta
kredito, kiun pasintjare Internacia Valuta Fonduso atribuis al Pollando.