Reprezentantoj de la Iniciata Grupo
“Esperanto por EU”, Franciszek Witucki,
Edward Kozyra, Kazimierz Krzyżak – renkontiĝis
la 29-an de marto kun eksa ministro por la nacia edukado nun deputitino, profesorino
Krystyna Łybacka. Espriminte interesiĝon pri la agado de la grupo ŝi
deklaris sian helpon i.a. por atribui al Esperanto en Pollando de la tiel
nomata lingva kodo ISO, por atribui al ĝi la statuson de lingvo allasebla en la
pola eduksistemo de ĉiuj ŝtupoj.