La Varsovia Ŝtata Arkivo inaŭguris
kolektadon de dokumentoj kaj memoraĵoj ligitaj kun la Varsovia Batalo el
la 15-a de aŭgusto 1920. Baze de kolektitaj materialoj estos organizita
ekspozicio omaĝanta la 90-jariĝon de la pola venko super la Ruĝa Armeo. Oni serĉas
dokumentojn same oficialajn kiel ankaŭ privatajn, apartenantajn al soldatoj kaj
aliaj atestantoj de la bolŝevista milito. La ekspozicio estos dediĉita al
profesiaj soldatoj, lernantoj, skoltoj kaj medicinistoj, kiuj partoprenis la militagadojn
en la jaro 1920. Oni memorigas la vortojn
de la brita lordo Edgar Vincent d’Abernon, kiu taksis la varsovian batalon la
18-a luktado decidinta pri la sortoj de la mondo, samtempe ne kaŝante ke ĝi
estas la plej subtaksata.