http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=128622

Pola-japana kunlaboro

31.03.2010
  • Pollando kaj Japanio subskribis marde memorandumon pri kreskigo de kunlaboro en paca utiligo de la nuklea energio. La dokumenton substrekibis pola vicministro,  ministro por la mastrumado Waldemar Pawlak kaj la japana ministro por la mastrumado, komerco kaj industrio Masayuki Naoshima. Ili renkontiĝis dum la Energetika Forumo en la meksika Cancun. La memorandumo premisas i. a. la utiligon de la japanaj spertoj en la ekspluado de la atomelektrejoj, en la administrado de radioaktivaj forfaraĵoj kaj rilata socia komunikado. La kunlaboro ĉirkaŭprenas ankaŭ instrukciadon de personalo, organizon de komunaj simpozioj kaj teknikaj konsultiĝoj. Japanio okupas la trian lokon en la mondo,  se temas pri la nombro de la utiligataj nukleaj reaktoroj.