La 9-a
eldono de la aranĝo “Granda Semajno ĉe franciskanoj - la pasiona kaj paska
muziko” en Poznano daŭrigas la ideon de
la antaŭaj eldonoj. Oni atentigas pri aparta karaktero de la tagoj antaŭantaj la Resurekton. “La Semajno” – servas al
retiriĝo kaj enpensiĝo spirita kaj pere de la muzika kadro elmontras la rolon
kaj signifon de muziko en la tradicio de la Katolika Eklezio
en la tuta Eŭropo.