http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=128714

Promocia kampanjo de Lodzo

01.04.2010
  • Komence de aprilo estos inaŭgurita la laŭvica etapo de la promocia kampanjo de la pola urbo Łódz. Du mallongaj reklamfilmoj pri la urbo estos rigardeblaj en la televido BBC. Ili prezentas Lodzon kiel filman centron kaj ankaŭ kiel urbon de multaj kulturaj kaj distraj aranĝoj. La informfilmetoj estos emisiataj dum 6 plej proksimaj semajnoj. Ĉiu el inter ili estos disbildigita 483 fojojn. La kampanjo ligiĝas kun la klopodoj de Lodzo ricevi la titolon de la Eŭropa Ĉefurbo de Kulturo en la 2016-a jaro.