http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=129422

Pola prezidento revenis al Pollando

12.04.2010
  • Kiel la unua revenis dimanĉe al Pollando la korpo de prezidento Lech Kaczyński kaj post la kelkhora traveturo tra la stratoj de Varsovio lia ĉerko estis metita en la kapelo de la Prezidenta Palaco. Laŭe de la traveturo la polan prezidenton amase adiaŭis la varsovianoj. Ekde la informo pri la tragika evento antaŭ la prezidentan palacon amase direktiĝadis varsovianoj por emfazi aflikton kaj bedaŭron, por favorpreĝi por la prezidento kaj ĉiuj pereintoj en ĉi tiu terura katastrofo, kiu forfalĉis la eliton de la pola nacio. Simila omaĝo, bruligado de torĉoj kaj metado de floroj okazis ĉe aliaj ŝtataj oficejoj, kies reprezentantoj pereis. Kiel informis ministro el la prezidenta kancelario Jacek Sasin la ĉerko kun la korpo de  prezidento Lech Kaczyński estos prezentita en la Prezidenta Palaco adiaŭocele la plej proksiman mardon. Laŭ informo de la Senatmarŝalo Bogdan Borusewicz la funebraj solenaĵoj okazos sur Piłsudzki Placo en Varsovio proksime al la Tombo de Nekonata Soldato. Lunde daŭris la identigado de la viktimoj de la aviadila katastrofo apud Smolensko.