Inter
personoj pereintaj dum la sabata katastrofo troviĝas ankaŭ Anna Walentynowicz.
Kiel memorigis la prezidanto de la sindikato Solidareco Janusz Śniadek ŝia
maldungo, kiam ŝi estis simpla laboristino en la ŝipfarejo de Gdansko
en aŭgusto 1980 provokis la
strikeksplodon. Finis ĝin la subskribo
de la tn. aŭgustaj interkompreniĝoj, konforme al kiuj la komunistaj aŭtoritatoj
i.a. allasis registron de la sindikato Solidareco kaj promesis limigi la funkciadon
de cenzuro. En la 2006-a la pola prezidento Lech Kaczyński honoris Anna Walentynowicz per la plej alta pola
distingo Ordeno de la
Blanka Aglo.