http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=129492
Deputitoj adiaŭas pereintojn
13.04.2010
En la sidejo de la pola parlamento
en Varsovio okazis funebra kunsido, kiun partoprenis i.a. deputitoj, eksaj
prezidentoj de Pollando kaj eksterlandaj gastoj. La Nacian Asembleon malfermis la Sejmmarŝalo, Bronisław
Komorowski kaj la marŝalo de la
Senato, Bohdan Borusewicz. La parlamentanoj per speciala
deklaro omaĝis la memoron de la viktimoj
de la katastrofo de la prezidenta aviadilo apud Smolensko, en kiu peris 96
personoj. La deklaro de la deputioj kaj senatanoj akceptita per aklamo anoncas,
ke la tragedio apud Smolensko estis la plej granda katastrofo de la sendepenpda
Pollando. La parlamentanoj transdonis vortojn de kunsento kaj solidareco al la
familioj de la viktimoj, dankante al ĉi lastaj pro ilia servo al Pollando. Aparte
solenan karakteron havis la adiaŭa omaĝo al la pereintaj parlamentanoj el ĉiuj
politikaj kluboj, 15 deputitoj kaj tri senatanoj.