http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=129940
Pola aer-spaco
19.04.2010
Pola
Agentejo de Aer-navigado informis,
ke super Pollando povas okazi sole transitaj flugoj de aviadiloj. Tio
signifas, ke polaj flughavenoj nek akceptas, nek sendas flugmaŝinojn.
Aferprezentanto de la polaj flughavenoj Kamil Wnuk informis, ke dum
la lastaj tagoj en Pollando krom aviadiloj de politikistoj celantaj
la krakovajn sepultosolenaĵojn de la pola prezidenta paro surgrundiĝis
sole unu aviadilo el Kievo. Daŭre en multaj landoj de Eŭropo validas
flugmarpermeso lige kun kio la polajn flughavenojn atingas laŭvicaj
informoj pri nuligo de flugokonektoj.