http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=129942
Laŭvicaj sepultaj solenaĵoj
19.04.2010
Lunde
en Pollando okazas sepultoj de 12 personoj pereintaj en la katastrofo
de la prezidenta aviadilo apud Smolensk. En la varsovia Preĝejo de
la Dia Providenco eterne ripozas la lasta elmigra prezidento de Pollando
Ryszard Kaczorowski. Krome en la pola ĉefurbo troviĝos tomboj ia.
de Sławomir Skrzypek – prezidanto de Pola Nacia Banko kaj ortodoksa
episkopo Miron Chodakowski. En Rusujo daŭras esploroj celantaj identigi
la lastajn 20 viktimojn de la katastrofo.