http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=130022
Kromaj uniaj rimedoj
20.04.2010
En
la jaroj 2011-2013 Pollando ricevos de Bruselo kromajn 633 milionojn
da eŭroj kiel premion pro la lastjara dinamika ekonomia evoluo. Aldonajn
rimedojn ricevos ankaŭ Ĉeĥio kaj Slovakio. Kromajn fondusojn oni
povas destini por helpi subevoluintajn regionojn, realigi projektojn
ligitajn kun plukonstruo de infrastrukturo aŭ protektado de la
naturmedio.