http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=130023
Sepultaj solenaĵoj
20.04.2010
Marde
en Pollando daŭras sepultaj solenaĵoj de viktimoj pereintaj pasintsabate
apud Smolensk. Hodiaŭ okazas entombigo de 20 personoj, inkluzive
de la vicprezidantoj de la Sejmo Krzysztof Putra kaj Jerzy Szmajdzinski.
Ĉefa Militista Prokuroraro informis, ke finiĝis necesaj juraj proceduroj
sur la loko de la katastrofo el la 10-a de aprilo. La kolektitaj
restaĵoj
de la prezidenta aviadilo estis transportitaj al la tereno de la
aerdromo
„Severnij" en Smolensk, kie oni kunmetis ilin por laŭeble rekrei
la formon de la aviadilo. Tie esploras ilin teknika subkomisiono de
la Internacia Flug-komisiono. Samtempe en la moskva Instituto de la
Tribunala Medicino daŭras identigo de pereintoj, kiu laŭplane finiĝos
merkrede. Krome la pola-rusa komisiono esploras ankaŭ registraĵojn
de la tn. nigraj kestoj. La unuaj konkludoj plej verŝajne estos
prezentitaj
ĵaŭde.