Inter la 12-a kaj la 24-a de aprilo daŭras la eliminadoj
por la 16-a Internacia Chopin-konkurso, kiu en oktobro okazos en Varsovio. Partoprenas
ilin 209 pianistoj el 38 landoj de la mondo, inkluzive de 25 poloj. Sian
kandidatiĝon al la konkurso sume prezentis 395 pianistoj. La elimina etapo
okazis baze de DVD-surbendigoj. Laŭ
informo de Andrzej Sułek, la direktoro de la Nacia Instituto de Frederiko Chopin
organizanta la Konkurson
3 el la pianistoj konsiderante ilian elstaran nivelon estis rekte kvalifikitaj al
la konkurso.