La ministerio por la internaj aferoj kaj administracio
la 7-an fojon anoncis stipendian konkurson por junaj telantaj romaoj inter la
12-a kaj 18-a vivojaroj, kiuj estas civitanoj de Pollando kaj loĝas en
Pollando. Stipendiojn ricevos 12 romaaj junuloj aparte talentaj pri ekzaktaj,
naturaj, humanecaj sciencoj, talentaj
plastike, aktore, muzike, sporte. La
celo de la konkurso daŭranta ĝis la 25-a de majo estas subteni la edukadon kaj
evoluon de la romaa junularo.