En Krakovo daŭras la 10-aj Tagoj kies patrono estas pastro
Józef Tischner. Hieraŭ la premiojn, kiuj portas la nomon de pastro Tischner
ricevis elstara pola fizikisto kaj teologo, pastro Michał Heller,
kulturantropologo Tomasz Rakowski kaj aktivulino de aŭgusto-80, Henryka
Krzywonos-Strucharska. Specialaj gastoj de la krakova aranĝo estas kanada
profesoro, la laŭreato de Templenton-premio 2007, profesoro Charles Taylor kaj ĉeĥa
sociologo, pastro profesoro Tomas Halik.