La
Konvencio de la Pola Kamparana
Partio indikis la prezidanton de la partio, Waldemar Pawlak kiel sian
kandidaton en la prezidentaj balotoj, kiu estis akceptita unuanime. La Kamparana Partio
deklaris, ke ĝia balotkampanjo estos gvidita en maniero trankvila kaj aferkerna
memore al la aviadila katastrofo apud
Katyń. La sendependa prezidentokandidato Andrzej Olechowski alvokis ĵaŭde politikistojn,
kiuj intencas partopreni la prezidentajn balotojn pri organizo de malfermaj
debatoj pri elektitaj temoj kaj prezento de siaj argumentoj en la atmosfero de
recirpoka respekto.