La
registaro dum sia vendreda kunsido okupiĝos i.a. pri laboroj de la
interministeria kolektivo, koordinanta la
agadojn ligitajn kun la katastrofo de la prezidenta aviadilo apud Smolensko. La
registaro traktos ankaŭ la projekton de premisoj pri ŝanĝoj en leĝo pri
monservoj el la socia asekuro kaze de malsano aŭ patriniĝo. La registaro laboros pri premisoj de la
amendoprojekto pri leĝo rilatanta al radiofonio kaj televido. Tradicie la ministroj
konatiĝos kun la informo pri progresoj en la utiligo de la strukturaj fondusoj.