http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=130639
Registara raporto
29.04.2010
La
pola ĉefministro Donald Tusk prezentis ĵaŭde en la pola Sejmo informojn
pri la paŝoj de la registaro post la katastrofo de la prezidenta
aviadilo.
La plej granda problemo estis trovi
la juran bazon por gvidi la esploradon, ĉar koncernaj
leĝaj solvoj en Pollando kaj Rusujo malsamas. Tial estis alprenita
decido, kiel bazon konsideri la internacian konvencion. Laŭ
Donald Tusk post la kraŝo de la prezidenta aviadilo la
registaro frontis 3 plej gravajn defiojn.
Temis pri stabileco de la lando, speciala zorgo super
familioj de la pereintoj kaj tuja sekurigo de
la esplorado en la loko de la katastrofo. Merkrede en Varsovio okazis
la lastaj sepultoj de personoj pereintoj
apud Smolensko. Estis solene entombigita
la komandanto de la polaj aviad-fortoj generalo Andrzej Błasik.