http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=130728
Internacia Festivalo de Lernejana Arto
30.04.2010
La
muzika enscenigo „Vojoj de la vivo” pretigita de lernantoj el la
Junulara Kultur-domo en Płock [la centra Polando] akiris la ĉefan
premion dum la Internacia Festivalo de Lernejana Arto en la itala San
Remo. La rivaladon okazintan samloke kiel la fama kanzon-konkurso en
la teatro Ariston partoprenis 100 lernejoj el la tuta mondo:
de Usono, tra Greklando, Kazaĥujo kaj Azarbejĝano. Sume la festivalo
en San Remo super kiu la partenecon tenis la Eŭropa Parlamento
logis kelkajn mil junajn partoprenantojn.