Infanoj de patrinoj, kiuj dum gravedeco
frontis pli altan nivelon de naturmedia polucio frontas pli grandajn
lernoproblemojn ol iliaj samaĝuloj.
Temas aparte pri influo de cigareda fumo kaj aŭtomobilaj haladzoj. Tiaj
estas la rezultoj de esploroj gviditaj de polaj sciencistoj el la krakova
jagielona Universitato kunlabore kun usonaj kolegoj de Columbia
Universitato. Laŭ profesoro Wiesław
Jędrychowski oni daŭrigos esplorojn koncentriĝante pri naskiĝintaj infanoj kaj
observante ĉu damaĝoj rezultantaj el la naturmedia polucio en infanaj cerboj
estas renverseblaj aŭ ne.