http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=131061
Pollando en EU
05.05.2010
Marde
vespere en la unua programo de Pola Radio polaj politikistoj sumigis
la 6-jaran membrecon en la Eŭropa Unio. Pollando fariĝis la plenrajta
membro de la Komunumo la 1-an de majo 2004 kune kun 9 aliaj ŝtatoj.
Nia aliĝo al la Eŭropa Unio daŭre ĝuas grandan subtenon de la pola
socio, kvankam kiel notis Karol Karski el Juro kaj Justeco nia lando
daŭre devas zorgi kaj lukti pri sia pozicio en la Unio. Laŭ
Tadeusz Iwiński reprezentanta maldekstrularon Pollando
devas apartan atenton doni nun al la krizo en Greklando, kiu montras,
ke la Unio ne sufiĉe zorgas pri la
egala evoluo de siaj membroj.