http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=131063
Ekonomio de EU
05.05.2010
Pollando
denove estas taksata avanulo de la ekonomia vigliĝo en la Eŭropa Unio.
Laŭ prognozoj prezentitaj merkrede de la Eŭropa Komisiono nia landa
produkto brutte kreskos ĉi-jare je preskaŭ 3 procentoj kaj en la jaro
2011 ĝi atingos 3,3 procentojn. Tion Pollando dankŝuldas al sia
sendependeco
de la riskaj bankaj operacioj. La pola rezistemo rilate la
krizon rezultas ankaŭ el lerteco de la
pola konstrua kaj aŭtomobila sektoroj. Problemon daŭre konsistigas
la buĝeta deficito, kiun oni prognozas je 7,3 procentoj de la Landa
Produkto Brutte. La Komisiono aŭguras, ke la
jaroj 2010-2011 alportos poioman, sed konstantan ekonomian kreskon
en la tuta Eŭropa Komunumo, kvankam daŭre malplej bonajn rezultojn
notos Hispanio, Greklando kaj Irlando.