La 19-an de majo en
la pola ĉefurbo la 55-an fojon komenciĝos Internacia Libro-foiro. Inaŭguros ĝin
koncerto de unu el plej popularaj nuntempaj polaj pianistoj Leszek Możdżer. La librofoiron
partoprenos eldonistoj el 30 landoj. Ĝia gvidtemo estos la vivo kaj kreado de
Frederiko Chopin, kies 200 naskiĝdatreveno pasas nunjare. Krom aparta prezento
de la dediĉitaj al la pola genia pianisto eldonaĵoj estos organizita ankaŭ
eduka programo. Dum la forio estos krome prezentitaj nomumoj por la plej grava
pola literatura premio Nike. Oni enmanigos ankaŭ distingojn pro la plej bonaj kaj plej belaj porinfanaj
libroj.