Pli ol 130 kantistoj
el 25 landoj de la mondo rivalos kadre de la 7-a Kant-Konkurso de Stanisław
Moniuszko, kiu la 19-an de majo komenciĝos en Varsovio. En la programo de
la aranĝo troviĝas kantoj de la konkurspatrono kaj de Frederiko Chopin. Ilian
plenumon pritaksos ĵurio, kies konsiston
eniras mondfamaj kantistoj i.a. el Rusujo Olena Obrazcowa kaj el Usono Gwedolyn
Bradley. La konkurso popularigas la kreadon de la patro de la pola opero Stanisław
Moniuszko. Ĝi ankaŭ malkovras novajn talentulojn el inter kantistoj naskiĝintaj post la 1974-a jaro. Kiel informis
la arta direktoro de la festivalo Maria Fołtyn elektante konkurspartoprenantojn
el preskaŭ 250 kandidatoj oni konsideris ne sole voĉvalorojn, sed ankaŭ sentemon
de unuopaj artistoj je muziko kaj kantovortoj.