En Varsovio daŭras la
festivalo de dokumentaj filmoj Doc
Review. En ĝi estas prezentataj 150 filmoj, inter kiuj troviĝas i.a. “The Cove”
– la nunjara Oskar-laŭreato en la kategorio de mallonga dokumenta filmo. Filmprezentojn
akompanas renkontiĝoj kun iliaj kreantoj. Sume al Varsovio venis pli ol 50
eksterlandaj artistoj. La speciala gasto de la aranĝo estas fama germana
reĝisoro Werner Herzog. Kiel informis la organizantoj la pasintjaran varsovian
festivalon Doc Review vizitis 25
mil personoj. Tiel ĝi fariĝis la 3-a laŭ populareco
festivalo de dokumentaj filmoj en Eŭropo.