http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=131314

Fino de la milito

10.05.2010
  • Dimanĉe en pluraj polaj tombejoj, kie eterne ripozas ruĝarmeanoj pereintaj en Pollando dum la 2-a mondmilito poloj flamigis torĉojn. Kiel substrekis la iniciatintoj de la kampanjo,  inter kiuj estas i.a. filmreĝisoro Andrzej Wajda temas pri soldatoj kaj ne pri politikistoj,  kiuj decidis pri la sortoj de Pollando post la 2-a mondmilito. Laŭ la pola vicministro por la eksterlandaj aferoj Jan Borkowski tre ofte temis pri tre junaj knaboj, kiuj sekve de  ordonoj estis direktitaj al fronto en Pollando. Liaopinie  la evoluo de la polaj-rusaj rilatoj postulas jarojn kaj ne eblas esperi, ke transformos ilin iuj porokazaj paŝoj.