http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=145559

Lernado dum tuta vivo

15.12.2010
  • Dekkvin projektoj pri lernado de la fremdaj lingvoj fariĝis laŭreatoj de la pola eldono de la kunkurso European Language Label.   Ĝi okazas en ĉiuj landoj partoprenantaj la projekton „Lernado dum tuta vivo” lanĉita en la 1998-a jaro. La solenaĵon de la diplomenmanigo partoprenis la pola edukministro Katarzyna Hall. Laŭ ŝia deklaro: „Lingva diverseco en Eŭropo estas granda kultura riĉeco, ligita kun malkovrado de aliaj kulturoj. Tamen por  utiligi tiun ĉi riĉecon, partopreni kulturojn, labori eksterlande necesas regi la fremdajn lingvojn”. Ŝi aldonis, ke  aparte ĝojigas ŝin projektoj direktitaj al la plej junaj personoj kaj tiuj ligitaj kun modernaj tekonologioj.