http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=145901

LOT vendota

20.12.2010
  • La nova prezidanto de pola flugkompanio LOT Marcin Piróg konfirmis en la interparolo kun ĵurnalo "Rzeczpospolita" la intencon  venontjare privatiigi LOT-kompanion. Inter konzernoj interesiĝantaj pri ĝia aĉeto spite antaŭajn anoncojn aperis nek la germana Lufthansa nek Turkish Airlines. Marcin Piróg daŭre deklaras sin favore al strategia investanto, kio signifas,  ke la firmaon aĉetu alilanda flugentrepreno. Tiukaze plej verŝajne la partnero de LOT fariĝos British Airways. Laŭ Rz ĝuste brita flugtransporta firmao post la aĉeto de hispana flugkompanio Iberia fariĝas ĉefa rolanto sur ĉiam pli kohera eŭropa flugmerkato.