http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=145902

EU kaj Belorusujo

20.12.2010
  • Laŭ la pola eŭropunia deputito Paweł Kowal el la asocio Pollando plej gravas la nuna situacio en Belorusujo rezultas i.a. el la malbona unia politiko rilate tiun ĉi landon. Dimanĉe en Minsko ĉirkaŭ 20 mil personoj manifestaciis kontraŭ la balotfalsaĵojn. La sendependaj fontoj i.a. la inforagentejo BiełaPAN informis, ke dum la  pacigo de la manifestaciantoj estis arestitaj 500 personoj. Laŭ Paweł Kowal Aleksander Łukaszenka sukcesas utiligi la politikon de la Eŭropa Komunumo por atingi la unian helpon, malgraŭ nur ŝajnaj kaj deklarataj ŝanĝoj en la landa politiko. Laŭ Kowal la EU devas gvidi pli necedeman politikon rilate la reĝimon de Łukaszenka kaj aprobi certajn cedojn rilate la belorusajn aŭtoritatojn nur kompense pro konkretaj paŝoj cele la demokratiigon de la lando.