Ekspozicion de krakovaj kristnaskaj kripetoj eblas en la ĵusaj tagoj viziti en Muzeo de Aplikata Arto
en Vilno. Tiuj buntaj, riĉe ornamitaj konstruaĵoj estas inspiritaj de la
krakova arkitekturo kaj rolas kiel fono por la enmondiĝo de Jesuo. La tradicio
de la krakovaj kripetoj radikas en la 19-a jarceno, kiam iliaj unuaj aŭtoroj
estis mizeraj konstrulaboristoj serĉantaj aldonajn financajn rimedojn en
malfacila vintra periodo. La 21-an de dcembro 1937-a estis organizita la unua
konkurso por la plej bela kristnaska kripeto. Nun la krakova konkurso okazas ĉiujare
en kvar kategorioj: de grandaj, mezaj, malgrandaj kaj miniaturaj kripetoj. Tiuj
prezentitaj en Vilno devenas el la periodo ekde la 1968-a jaro ĝis nun.