Okaze de la 600-a datreveno de la vizito de reĝo Vladislavo Jagiełło en Jedlnia [la centra Pollando] la
kristnaska noktomeza meso, la t.n. paŝtista meso, pole Pasterka havos apartan karakteron.
Post la celebro okazos historia enscenigo kaj prezento de teatraĵo rakontanta
pri la enmondiĝo de Jesuo. Jedlna estis
signita jam sur la 14-jarcenta mapo de Pollando. Ekde la 1387-a jaro troviĝis
tie la reĝa ĉasista setlejo, kiun la reĝo vizitis kelkfoje jare ĉascele. Pro tio la
loĝantoj de Jedlnia estis liberigitaj de
ĉiuj impostoj. Laŭ la kronikistaj notoj de Jan Długosz Kristnaskon de la 1410-a
jaro la reĝo Vladislavo Jagiełło pasigis ĝuste tiuloke. Li estis ankaŭ fondinto
de la unua ligna preĝejo en Jedlnia. Nun samloke troviĝas masonita sanktejo, kies konstruon oni
komencis en la 1790-a jaro. Oferis ĝin
al Jedlnia la lasta pola reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski.