En la kristnaska periodo aparte vizitloga estas la Muzeo
de Jezuita Asocio en Stara Wieś, la
sud-orienta Pollando. Tie ekde la 2005-a jaro kreiĝas unika laŭ la pola skalo
kolekto de la kristnaskaj kripetoj el la tuta mondo. La plejparto de la eksponaĵoj
devenas el la pasinta jarcento, sed ne mankas kripetoj pli fruaj, la 19-jarcentaj. Ĉiuj surprizas pro sia diversformeco. Oni povas admiri i.a. puzlo-forman
kripeton el Filipinoj, italdevenajn kripeton-muzikskatolon kaj kripeton-kandelingon.
El Madagaskaro alvenis kripeto metita en malplenan viskibotelon kaj en Peruo
kreiĝis kripeto–ĉapelo. En la kolekto de la jezuita muzeo en Stara Wieś troviĝas ankaŭ ikonstile
skribitaj kripetoj el Kievo, kripetoj pentritaj sur teksaĵoj el Japanio kaj sur
folioj de Hindio/Barato.