http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=146619

Distingo por Wisława Szymborska

31.12.2010
  • Wisława Szymborska, poetino kaj laŭreatino de literatura Nobel-premio el la 1996-a jaro transprenos el la manoj de la pola prezidento Bronisław Komorowski la 17-an de januaro 2011 en la krakova Wawel-kastelo la plej altan polan distingon – Ordenon de la Blanka Aglo. Dum la sama solenaĵo la pola ŝtatestro distingos ankaŭ filmkreantojn: Krystyna Janda, Agnieszka Holland, Jan Jakub Kolski kaj Marcel Łoziński. La verkoj de Szymborska ofte havas dialogan formon pere de kiu ŝi prezentas novajn pensojn kaj ideojn. Tia formo atribuan naturecon al poezjaĵoj kreante impreson de rekta kontakto kun la leganto. Szymborska publikigis dum pli ol 50 jara poezia aktivado  nur 350 poeziaĵojn. La membroj de la sveda akademio atribuantaj la literaturajn Nobel-premiojn pravigante la premiatribuon al ŝi notis: “pro la poezio, kiu kun ironia precizeco senvualigas biologiajn principojn kaj aktivadojn de historio en fragmentoj de la homa ĉiutageco.”