Abatejo
de Benediktanoj el Tyniec [la sud-okcidenta Pollando] eldonis albumon, kiu
estas la sondokumento pri ilia monaka vivo.
La projekto kromfinancista de la regiona buĝeto celas i.a. allogi turistojn al
tiu ĉi regiono de Pollando. Sur la kompakta disko “Sona poŝtkarto el la
benedikta abatejo en Tyniec” troviĝas 24 sonscenoj ilustrantaj la vivon en kaj apud la klostro. Konforme al la
premiso la albumo celas proksimigi la ritmon de vivo kaj preĝo prezentante la
tagpasadon de monakoj ekde la sunleviĝo ĝis la nokto. En la albumo troviĝas
ankaŭ meditaj vortoj de du monakoj pri la rolo de sono en la benediktana
tradicio kaj pri graveco de silento.