En Varsovio inter lundo kaj vendredo daŭris la 4-a Kristnaska
Festivalo Incarnatus est, organizata de la Filharmonio de Romuald
Traugutt. En la programo de kvin
lastdecembraj vesperoj troviĝis kristnaskaj kantoj - tiuj plej popularaj kaj
tiuj iom forgestitaj, Kristnaska
Oratorio de Johano Sebastiano Bacha kaj
franca baroka muziko komponita por tiu ĉi aparta festperiodo. Inter la gastoj
de la festivalo troviĝis i.a. ensemblo Narol Baroque gvidita de elstara
klavicenisto Władysław Kłosiewicz, kiun akompanis solkantistinoj de la ĉefurba
Ĉambra Operejo Marta Boberska kaj Julita Mirosławska. La Filharmonio de Romuald
Traugutt kreiĝis en la 1983-a jaro, do
ankoraŭ dum la milita stato. Temis pri unu el pluraj muzikistaj iniciatoj por
plenumi patriotajn, ofte malpermesitajn de la tiama cenzuro kantojn. Kun la
tempofluo muzikistoj vastigis sian
programon je muziko el malnovaj epokoj.