Donizetti,
Bellini, Rossini, Meyerbeer kaj Mozart – operfragmentoj de tiuj komponistoj
apartenantaj al la plej ŝatataj de Frederiko Chopin dominas dum la silvestra
nokto en la varsovia Teatro la
Granda – Nacia Operejo. La aranĝo titolita “Frideriko, ni dankas” fermas la nunjaran Chopin-Jaron solenatan
en 2010 en Pollando kaj en la mondo. Laŭ la direktoro de la vendreda vespero
Jarosław Kilian: “hodiaŭ ni omaĝos
Frederikon aŭskultante komponistojn, kies muziko lin inspiris kaj kies muzikon
li kun plezuro aŭskultis en operejoj de Varsovio, Parizo kaj Vieno” . La
orkestron de la nacia operejo direktas Marco Boemi. Ariojn kaj duetojn kantas ĉi-vespere i.a. Aleksandra Kurzak,
pola operkantisto tre malofte prezentiĝanta en Pollando, pli ofte audiĝanta en la
novjorka Metropolitan Opera aŭ la londona
Covent Garden.