Kelkcent antikvaĵoj kun la valoro de 75 milionoj da eŭroj trafos al
kastelo-muzeo en Łańcut [la suda-orienta Pollando]. Inter novaj eksponaĵoj
donacitaj de la pola dogana servo troviĝas ikonoj kaj pentraĵoj kun religia
temaro, ceramikaĵoj eŭropaj kaj ĉinaj ekde la XVIII-a jarcento. Ĉiuj estis konfiskitaj kiel kontrabandaĵo ĉe la pola limo dum la
lastaj 7 jaroj. La vera perlo de la kolekto estas la ovo de Faberge elfarita de orumita
arĝento, ornamita per emajlo kaj gemoj. Plej verŝajne ĝi kreiĝis en la moskva
filio de Faberge, en la metiejo de Fedor
Ruckert.