Rusa pianistino, venkintino de la
nunjara Chopin-konkurso Julianna
Awdiejewa debutis en la Novjorka Filharmonio. Kun la orkestro direktita de Alan Gilbert ŝi plenumis
pianokonĉerton numero 11 de Frederiko Chopin.
La usona publiko bonvenigis ŝin tre varme, devigante ŝin trifoje bisi
per kromaj muzikfragmentoj. Alan Gilbert konfesis en la intervjuo por "Beethoven Magazine", ke por la
koncertoj li ne invitas solartistojn, kiujn li ne konas. Ŝiakaze li faris
escepton pro granda respekto al la ĵurio de la varsovia
konkurso plene fidante al ĝiaj elektoj.