http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=146892

Nanoteknologio en Gdanska Politekniko

05.01.2011

Almenaŭ 26 laboratorioj en la nova Centro de Nanoteknologio de la Gdanska Politekniko ricevos unikan ekipaĵaron, kiu ebligos gvidi eksperimentojn sur la atoma nivelo. Merkrede estis solene subskribita ĉi-koncerna interkonsento. La  Centro estos malfermota en junio de la 2012-a jaro. Laŭ la rektoro de la altlernejo profesoro Henryk Krawczyk nanoteknologio ebligas kreon de materialoj kun unikaj proprecoj i.a. tre malmolaj kaj medikamentoj efikantaj rekte ĉe malsanaj lokoj. Ekde 5 jaroj nano­teknologion eblas studi en Instituto pri Teknika Fiziko kaj Aplikata Matematiko de la Gdanka Politekniko. Temas pri unu el la pioniraj fakultatoj en la tuta lando.