Sur la polaj riveroj Odra kaj Wisła lunde inaŭguris laboron glacirompiloj "Basior",
"Gepard" kaj "Niedźwiedź". Sen ilia helpo la riveroj subakvigus
la apudajn terenojn. Por ke ili laboro estu plensukcesa en la rivero devas
aperi senglacia vojo vasta je 500 metroj. Por atingi tion la rompiloj devas
dekfoje tranavigi difinitan itineron. Kiel certigis dimanĉe Anna Adamkiewicz el
Registara Sekurec-Cento aktuale en Pollando ne ekzistas inundo-minaco, kvankam
lige kun la alta nivelo de la grunda akvo povas okazi lokaj subakvigoj.